↧
Monda ekonomia krizo
↧
Abonu nun por 2013
Abonu aŭ reabonu nun la revuon Kontakto por 2013 kaj ricevu la riĉtradician socikulturan revuon de TEJO.
↧
↧
Senkaku X Diaoyu: Kontakto 2012:5 en la reto!
En la nuna konfliktiĝanta mondo, tre ĝisdata estas nia ĉefartikolo, kiu pritraktas la disputon inter Ĉinio kaj Japanio pri la eta insularo, kiun ĉinoj nomas Diaoyu kaj japanoj Senkaku. Ĉu troveblas solvo?
Ĵus elektita la esperantisto de la jaro far la revuo Ondo de Esperanto, Peter Baláž, la slovako, kiu gvidas la organizaĵon E@I estas nia gasto por la intervja rubriko. Li rakontas pri la aktivaĵoj de E@I sed ankaŭ pri si mem ĉi-eldone.
Mondomapoj ne estas la samaj en ĉiuj partoj de la mondo. Vi pri tion legos en Kontakto 2012:5. Ankaŭ vi trovos artikolon pri la rolo de bibliotekisto en la socio, eseon pri fermitaj pordoj, rakonton kaj niajn kutimajn kaj nepraj konstantajn rubrikojn - La blaga blogo, Tiel la mondo kaj TEJO-Tutmonde.
La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.
Bonan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org

Klaĉoj kaj populareco - Kontakto 2012:6 aperis en la reto!
“Grandaj mensoj diskutas ideojn; mezaj mensoj diskutas eventojn, malgrandaj mensoj diskutas personojn.” Tiu frazo de Eleanor Roosevelt enkondukas nian nunan ĉeftemon: Klaĉoj kaj privateco. Nu! Ili ja ne ekzistas unu sen la alia. Ni nur valorigas privatecon, ĉar ni vivas en mondo plena je sekretoj.
Nia intervjua rubriko estas daŭrigo de la pasinta numero, kun la dua parto de la intervjuo kun Peter Baláž, antaŭ nelonge elektita de la revuo Ondo de Esperanto, kiel la Esperantisto de la jaro 2012 (cetere la plej juna).
Vi povas ankaŭ legi en tiu ĉi numero, artikolon pri la fama ĵus forpasinta brazila arkiteto Oscar Niemeyer. El Ĉinio venas raporto pri privata teatrejo, kiu fariĝis fama ĉefe danke al la simpla stilo de sia posedanto, kiu cetere estas dentisto laŭ profesio. En la rubriko NKD (Nekredeble), vi trovos ses objektojn kiuj ja strange similas al Darth Vader! Plue, en la nuna eldono troviĝas ankaŭ facillingva rakonto, disko-recenzo de la trobadoro Patric, poezio de juna verkisto kaj niaj konstantaj rubrikoj – La Blaga Blogo, Tiel la Mondo kaj TEJO-Tutmonde.
Jen informa, bunta kaj amuza numero. Ĉu plaĉis al vi aŭ ne, vi rajtas klaĉi pri ĝi! =)
La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.
Bonan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org
Nia intervjua rubriko estas daŭrigo de la pasinta numero, kun la dua parto de la intervjuo kun Peter Baláž, antaŭ nelonge elektita de la revuo Ondo de Esperanto, kiel la Esperantisto de la jaro 2012 (cetere la plej juna).
Vi povas ankaŭ legi en tiu ĉi numero, artikolon pri la fama ĵus forpasinta brazila arkiteto Oscar Niemeyer. El Ĉinio venas raporto pri privata teatrejo, kiu fariĝis fama ĉefe danke al la simpla stilo de sia posedanto, kiu cetere estas dentisto laŭ profesio. En la rubriko NKD (Nekredeble), vi trovos ses objektojn kiuj ja strange similas al Darth Vader! Plue, en la nuna eldono troviĝas ankaŭ facillingva rakonto, disko-recenzo de la trobadoro Patric, poezio de juna verkisto kaj niaj konstantaj rubrikoj – La Blaga Blogo, Tiel la Mondo kaj TEJO-Tutmonde.
Jen informa, bunta kaj amuza numero. Ĉu plaĉis al vi aŭ ne, vi rajtas klaĉi pri ĝi! =)
La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.
Bonan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org
↧
Kien la religioj?
Komence de februaro 2013 la Papo Benedikto la 16-a anoncis sian decidon rezigni pri la plej alta oficon en la katolika eklezio la 28-an de februaro 2013. Tiu anonco skuis speciale la katolikan mondon, kies lasta rezigninta papo estis Gregorio la 12-a, en la jaro 1415.
Ĉu tio signas iun ŝanĝon en la katolika kredo aŭ eĉ en aliaj religioj tra la mondo? Oni taksas ke en la mondo ekzistas ĉ. 10 000 religiojn sed samtempe kreskas la nombro de ateistoj kaj malkredantoj. Ĉu la postmoderna mondo plu bezonos la tradiciajn religiojn? Kiun religion vi sekvas kaj kial ĝi estas por vi grava? Verku por Kontakto!

La mistera lingvo de la Okulistoj - Kontakto 2013:1
Per tiu ĉi unua numero de 2013 ni inaŭguras la jubilean jarkolekton de Kontakto. Antaŭ 50 jaroj, en 1963, nia kara revuo naskiĝis. Por tiu ĉi jubileo, ni planis kaj sukcesis realigi kelkajn novaĵojn. Unue, ni iom freŝigis la grafikan koncepton. Aldone al tio, ni travivos la jubilean jaron kun ne ok, sed kun dek ses koloraj paĝoj! Due, menciidas la nur-reta aboneblo, kio signifas ke eblas aboni la revuon nur por ĝia cifereca versio. Ni malfermis specialan rubrikon por rememori la historion de Kontakto dum tiuj 50 jaroj. En la ĉi-jaraj numeroj, eksaj redaktoroj de la gazeto rakontos iom pri siaj spertoj. Ĉi tiun rubrikon inaŭguras la unua redaktoro de Kontakto, Humphrey Tonkin.
Krom la jubileaĵoj, la ĉefartikolo de Roger Borgês certe kaptos vian atenton ĉar ĝi tuŝas temon ŝatatan de ĉiuj esperantistoj – lingvo. En nia intervjua rubriko gastas la ĉarma Shanshan, la juna parolistino de ĈRI (Ĉina Radio Internacia). Ŝi rakontas i.a. pri la laboro de la Esperanta skipo ene de la radio kaj sia ŝatokupo, kiu iĝos nova radio-rubriko: kuirado.
El Rusio, verkita de Stanislavo Belov, venas detala raporto pri la leĝo, kiu kaŭzis konsternon en ĉiuj mondopartoj. La popolkonata “leĝo de malhonestuloj” malpermesas la adopton de rusaj georfoj fare de usonanoj. La blaga blogo, ĉi-foje tute ne blaga, koincidas kun la ĉefartikolo kaj avertas pri kaŝitoj. Plue, Tiel la mondo... Facila, TEJO-Tutmonde kaj unu nova rubriko: Varsovia Vento. La podkasta programo malfermis rubrikon por komenti nian revuon kaj reciproke, la brazilaj (ĝemelaj) fratoj Régis kaj Rangel komentos la enhavon de la elsendoj en niaj paĝoj!
La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.
Bonan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org
Krom la jubileaĵoj, la ĉefartikolo de Roger Borgês certe kaptos vian atenton ĉar ĝi tuŝas temon ŝatatan de ĉiuj esperantistoj – lingvo. En nia intervjua rubriko gastas la ĉarma Shanshan, la juna parolistino de ĈRI (Ĉina Radio Internacia). Ŝi rakontas i.a. pri la laboro de la Esperanta skipo ene de la radio kaj sia ŝatokupo, kiu iĝos nova radio-rubriko: kuirado.
El Rusio, verkita de Stanislavo Belov, venas detala raporto pri la leĝo, kiu kaŭzis konsternon en ĉiuj mondopartoj. La popolkonata “leĝo de malhonestuloj” malpermesas la adopton de rusaj georfoj fare de usonanoj. La blaga blogo, ĉi-foje tute ne blaga, koincidas kun la ĉefartikolo kaj avertas pri kaŝitoj. Plue, Tiel la mondo... Facila, TEJO-Tutmonde kaj unu nova rubriko: Varsovia Vento. La podkasta programo malfermis rubrikon por komenti nian revuon kaj reciproke, la brazilaj (ĝemelaj) fratoj Régis kaj Rangel komentos la enhavon de la elsendoj en niaj paĝoj!
La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.
Bonan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org
↧
La kanto Kontakto

Kontakto estas unu el la plej bele
presitaj gazetoj{ de la esperanto-movado}. verkita kaj redaktita
de junuloj, ĝi esploras plej diversajn
temojn -
komunikado, homa medio, nuklea teknologio,
lingvaj kaj sociaj demandoj, arto,
edukproblemoj, junularaj movadoj,
aktualaj eventoj ktp.
ĝi ignoras la rutinajn movadajn
novaĵetojn kaj traktas nur la plej
larĝajn aspektojn de Esperanto kaj
ĝia movado, emfazante la rilaton
inter ili kaj la pli larĝa mondo.
Kontakto preferas aperigi originalan
materialon, kaj tradukojn aŭ sintezojn el
nacilingvaj gazetoj kun limigitaj disvastigoj.
pro la internaciaj redaktado kaj distribuo
(kun legantoj en 46 landoj) eblas
kunvenigi kontribuojn pri difinita
temo el pluraj landoj kaj kulturaj
vidpunktoj. Kontakto celas ekspluati
sian internaciecon.
Kontakto aperas kvarfoje jare, kaj ricevas
ĝin ĉiu membro de TEJO/UEA malpli ol 26-jara,
krome patronaj membroj de TEJO; sed
ankaŭ eblas aparte aboni ĝin.{ abonu ĝin abonu ĝin}
vidu la kotiztabelon dorsflanke.
↧
Malkovru Japanion - Kontakto 2013:2 aperis!
Se vi akompanas nin de almenaŭ du jaroj, vi rimarkos ke
la trian fojon Japanio ĉeestas kovrile. Antaŭe pri Fukuŝimo
kaj nuklea energio, poste pri la Senkaku X Diaoyu-disputo
kaj nun denove. Sed ĉi-foje la ĉefartikolo ne temas pri
politiko aŭ nuklea energio. Temas pri bela kaj spertoplena
vojaĝo. Ja ni ofte instigas niajn kunlaborantojn verki pri
siaj vojaĝoj. La inviton akceptis la eks-redaktorino de Kontakto Ĵenja Y. Amis.
Ĉar ĉi-jare ni festas nian oran jubileon, ne hazarde ni iom pri ni mem raportas. Meze de la 1970-aj jaroj Kontakto ricevis omaĝon kasedoforme. Temas pri la samnoma sonkasedo de la itala kantisto Gianfranco Molle. Kune kun Renato Corsetti kaj aliaj el Romo, li inaŭguris la sonkasedan epokon en la Esperanta muziko.
Ni decidis intervjui ambaŭ, Molle kaj Corsetti, por havi la ŝancon iom ekscii kaj rememori pri tiuj tempoj.
La specialan rubrikon pri la 50-jariĝo nun plenigas la senlaca Roman Dobrzyński. Olga Ŝilajeva el Rusio verkis pri la famaj lignaj pupetoj – la rusaj matrojŝkoj. Ariadna Gutièrrez el Kubo pri la Napoleona Muzeo en la ĉefurbo Havano. El alia flanko de la mondo, el Ĉinio, venas artikolo pri la Nobel-premiito
pri literaturo, Mo Yan. En nia NeKreDebla rubriko, nova religio: Pastofarismo! Se vi tamen preferas ion pli tradician, vi legu la rakonton tradukitan de Akbar Abkenar el Irano.
Niaj konstantaj rubrikoj kiel ĉiam markas sian pozicion. En la plej frua aperinta,
VV (Varsovia Vento), Régis kaj Rangel priskribas la lastan elsendon de la podkasto.
En Tiel la Mond’... István Ertl parolas pri siaj identecoj. En La Blaga Blogo, Viktoro
Solé malkaŝas sekretojn de siaj verkaĵoj (sen forgesi pri la ĉiam trafaj ilustraĵoj de
Simmon K. Barney). En TEJO-Tutmonde de SZILVA Szabolcs vi legos la plej freŝajn
informojn el nia junula movado.
La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.
Bonan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org
la trian fojon Japanio ĉeestas kovrile. Antaŭe pri Fukuŝimo
kaj nuklea energio, poste pri la Senkaku X Diaoyu-disputo
kaj nun denove. Sed ĉi-foje la ĉefartikolo ne temas pri
politiko aŭ nuklea energio. Temas pri bela kaj spertoplena
vojaĝo. Ja ni ofte instigas niajn kunlaborantojn verki pri
siaj vojaĝoj. La inviton akceptis la eks-redaktorino de Kontakto Ĵenja Y. Amis.
Ĉar ĉi-jare ni festas nian oran jubileon, ne hazarde ni iom pri ni mem raportas. Meze de la 1970-aj jaroj Kontakto ricevis omaĝon kasedoforme. Temas pri la samnoma sonkasedo de la itala kantisto Gianfranco Molle. Kune kun Renato Corsetti kaj aliaj el Romo, li inaŭguris la sonkasedan epokon en la Esperanta muziko.
Ni decidis intervjui ambaŭ, Molle kaj Corsetti, por havi la ŝancon iom ekscii kaj rememori pri tiuj tempoj.
La specialan rubrikon pri la 50-jariĝo nun plenigas la senlaca Roman Dobrzyński. Olga Ŝilajeva el Rusio verkis pri la famaj lignaj pupetoj – la rusaj matrojŝkoj. Ariadna Gutièrrez el Kubo pri la Napoleona Muzeo en la ĉefurbo Havano. El alia flanko de la mondo, el Ĉinio, venas artikolo pri la Nobel-premiito
pri literaturo, Mo Yan. En nia NeKreDebla rubriko, nova religio: Pastofarismo! Se vi tamen preferas ion pli tradician, vi legu la rakonton tradukitan de Akbar Abkenar el Irano.
Niaj konstantaj rubrikoj kiel ĉiam markas sian pozicion. En la plej frua aperinta,
VV (Varsovia Vento), Régis kaj Rangel priskribas la lastan elsendon de la podkasto.
En Tiel la Mond’... István Ertl parolas pri siaj identecoj. En La Blaga Blogo, Viktoro
Solé malkaŝas sekretojn de siaj verkaĵoj (sen forgesi pri la ĉiam trafaj ilustraĵoj de
Simmon K. Barney). En TEJO-Tutmonde de SZILVA Szabolcs vi legos la plej freŝajn
informojn el nia junula movado.
La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.
Bonan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org
↧
Fotokonkurso de Kontakto
![]() |
La fama ĉefaktoro de la filmo "Esperanto estas..." |
La konkurso celas montri la rilaton de niaj legantoj kun la revuo. Por partopreni, faru foton de la revuo en interesaj, kreemaj kaj eĉ nekredeblaj situacioj. Vi povas foti ĝin tuj kiam ĝi alvenas al via poŝtkesto, fari foton dum vi legas ĝin en publikaj aŭ interesaj lokoj aŭ peti ke famuloj fotiĝu kun ĝi, kiel en nia apuda foto, en kiu la ĉefaktoro de la filmserio "Esperanto estas..." akceptis esti la korifeo por anonci la konkurson!
Ĉiuj konkursaĵoj estos afiŝitaj en nia fanpaĝo ĉe Facebook kaj la plej bonajn fotojn ni publikigos en la revuo. Fine de la jaro, la 3 plej bonajn fotojn ni premios per senpaga abono de Kontakto por 2014 kaj T-ĉemizoj de TEJO kaj Kontakto.
Sendu viajn fotojn al kontakto@tejo.org kun la titolo "fotokonkurso". Partoprenu!
↧
↧
Kanabo. Ĉu kulpa aŭ senkulpa? Kontakto 2013:3 en la reto
![]() |
Kontakto 2012:3 |
Kanabo. Kulpa aŭ senkulpa? Ĉu la bandito aŭ heroo? Nia ĉeftemo estas certe polemika, sed ĝi prezentas aktualan tutmondan problemon – la drogoj. Unuiĝintaj Nacioj kalkulas ke 4% de la monda popolo konsumas ĝin minimume 1-foje jare kaj malpli ol 1% uzas ĝin ĉiutage. Ĝia posedo, uzo aŭ vendo fariĝis malpermesata en la plejmulto de la landoj komence de la 20ª jarcento. Ekde tiam kelkaj landoj intensigis la leĝojn kontraŭ ĝi, dum aliaj malstreĉis la aplikadon de tiuj leĝoj. La historio de tiu planto en Ameriko, la nuntempa polemiko kaj eĉ sciencaj esploroj pri ĝiaj sanefikoj estas interese prezentitaj de la brazilano Bira Ferreira.
Unuafoje ni eluzas nian intervjuan rubrikon por pure movada temo. La kialo tamen estas komprenebla: UEA havas novan prezidanton kaj ni profitas por esti la unua komunikilo intervjui la freŝan funkciulon: Mark Fettes! (Ĉu ni estos la unuaj aperigi la intervjuon, tio estas alia afero...) Ni ŝatas koincidojn kaj la specialan rubrikon pri la 50-jariĝo de nia revuo okupas ankaŭ nova estrarano de UEA: Stefan MacGill estis teknika redaktoro de Kontakto en la 1970/80-aj jaroj.
La daŭrigon de nia lasteldona ĉeftemo, pri la vojaĝo al Japanio de Ĵenja Y. Amis, en brila priskribo vi trovas ĉi-numere. Vi ankaŭ scios ke fama itala kantisto uzis Esperanton en sia nova muzikvideo. La ligilon por spekti ĝin vi ricevos leginte la artikolon de Edoardo Nannoti. La facillingva rubriko prezentas tradukaĵon de nia irana kunlaboranto Akbar Abnekar. Ne mankas niaj jam tradiciaj rubrikoj – La Blaga Blogo de Viktoro Solé pri diskutantoj, Tiel la mondo... pri “atingeblaĵoj en ĝustaj dimensioj”, Varsovia Vento de Rangel kaj Régis de Castro kaj TEJO-Tutmonde pri la interesaj novaĵoj el nia junula movado.
La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.
Bonan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org
↧
Pluramemo
Pluramemo estas la prefero samtempe havi plurajn rilatojn amajn, koramikajn, aŭ romantikajn. Ĉu laŭ vi tio eblas? Ĉu vi povas ami pli ol unu persono samtempe?
Ĉu monogamio kaj geedzeco kiel la sola atinginda formo de kunvivado eble jam fariĝis kaduka ideo? Kion vi opinias pri la temo? Profitu la ŝancon kaj verku por Kontakto. La venonta limdato troviĝas apude en nia retejo (maldekstre).

La Sennaĝila Foceno - ĉe la rando de pereo. Kontakto 2013:4 aperis en la reto!
Nia ĉefartikolo pritraktas la drastan reduktiĝon de la sennaĝilaj focenoj en la riveroj kaj lagoj de Ĉinio kaj la malbonan situacion de tiu specio; samkiel la penadon de popola patrolo de protektantoj, kiuj laboras por ŝanĝi la destinon de tiu besto.
Kiel eblas ne ŝategi La Perdita Generacio? La muzikgrupo, kiu celebras sian dekjariĝon en 2013, jam konkeris sian lokon en la E-medio kaj la korojn de multaj esperantistoj per sia bela muziko. Tomio, la iniciatinto kaj ĉefverkisto, donis al ni intervjuon, en kiu li rakontas i.a., ke la grupo nun estas pli unueca, kaj pri la antaŭnelonge lanĉita tria albumo de la grupo “Ĉiamen Plu”.
La rubriko Kontakto 50-jara prezentas du eks-redaktorojn samtempe. Anna Löwenstein kaj Leif Nordenstorm kune redaktis nian revuon de 1983 ĝis 1986, kiam daŭrigis sola Leif ĝis 1989. Anna malfermis periodon, en kiu Kontakto havis facillingvan parton kaj komencis aperi 6 fojojn jare (kiel ĝis nun) anstataŭ kvar. Krome ŝi kreis la "facilan liston" de la plej oftaj radikoj, uzataj por la artikoloj en facila lingvaĵo. Leif estis unu el la redaktoroj, kiuj plej longe redaktis: 6 jarojn.
Ĉu vi estas vantema? Nu, en certa grado ĉiuj ni estas iom. Virinoj ĉefe ĉiam klopodas esti belaj kaj unu el la plej popularaj metodoj por rejunecigo de la haŭtaspekto estas la senŝeliĝo. Marta Domian rakontas iom pri ĝia historio kaj ankaŭ proponas recepton por natura, hejmfarita kosmetikaĵo.
Ĉu vin enuigas prelegoj? Ja depende de la preleganto, tiaj prezentoj eĉ dormigas nin. Sed tio ne plu bezonas esti tia. Olga Ŝilajeva proponasal ni novan prezentadmetodon nomatan Peĉakuĉo. Ŝi klarigas kiel ĝi funckias kaj rakontas pri la unua Peĉakuĉo en Esperanto. Neniam plu dormigaj prelegoj! Eble kiam tiu prezentadmetodo pli popularos, nia “Prelegamanto” de la Blaga Blogo de Viktoro Solé ne plu bezonos disvastigi sian tre utilan traktadon por la prelegantoj.
Bonan legadon
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org
↧
Samseksemo - Duobla numero de Kontakto en la reto!
Jen venas la fino de unu plia jaro – 2013 estis tre speciala por ni. Per tiu ĉi duobla eldono ni fermas ciklon, kiu markis niajn 50 jarojn da ekzisto.
Ni faris ĉion eblan por ke la nuna jarkolekto estu speciala. Estis malfacila laboro, sed ni sukcesis. Ni havis pli da koloraj paĝoj, novan nur-retan aboneblon; novaj rubrikoj aperis kaj kreskis nia sekvantaro en la reto. Tamen ne ĉio estas oro. Aliflanke venis malpli da reagoj de vi, kaj la timo pri la malgranda kvanto de abonantoj konsternas nin. Atendataj kontribuoj ne venis (kiel la ĉi-numera intervjuo) kaj la malfruo iom kreskis. Por malaperigi la malfruon, ĉi tiu eldono estas duobla kaj ni fruigis la venontjarajn limdatojn.
Tra la ĉi-jaraj numeroj, ni kolektis la rememorojn de kelkajn eks-redaktoroj. Kiom da historio entenas Kontakto! En la nuna eldono finas tiun serion la kontribuoj de Francisco L. Veuthey, kiu redaktis de 1992 ĝis 1997 kaj Ĵenja Z. Amis, kiu zorgis pri Kontakto de 2002 ĝis 2007. Ĵenja asertis ke malfacilas dekutimiĝi de tiu laboro, kaj ŝi atestas tion per alia kontribuaĵo, “Lando de Espero”, kiu estas la nomo de grava ekspozicio. Alia simila ĝardena ekspozicio en Ĉinio kaj pupekspozicio en Japanio prezentiĝas en niaj paĝoj – tre ekspozicia numero...
Nia ĉefartikolo pritraktas gravan temon. Samseksemo ankoraŭ estas ĉirkaŭita de mitoj, miskompreno kaj timo. Marjorie Garber, profesorino ĉe Harvard, sugestas ke anstataŭ diri “aliseksemo”, ‘samseksemo”, “ambaŭseksemo”... ni diru simple “seksemo”. Ĉu ne bona interpreto por pli bone kompreni la ecojn kaj la seksajn orientiĝojn de la homoj?
La tre trafa artikolo de Pawel Fisher-Kotowski, nomata “La ribelo de Stonewall” bone prilumas la temon kaj rakontas pri la komenco de tiu movado, kiu ankoraŭ ĝis nun batalas por la egaligo kaj respekto. Aliaj kunlaborantoj precize informas pri la GLAT–situacio en siaj landoj, kiu multe varias, sed ŝajne marŝas al pli bona situacio ol kiam ajn en la historio.
Buntigas la ceteron de tiu ĉi dika eldono aliaj tre interesaj artikoloj kaj la jam konataj konstantaj rubrikoj. En mia tria plena jaro kiel redaktoro de Kontakto, estas plezuro liveri al vi plian eldonon, kiu entenas la laboron de tiom multaj homoj, mi esperas ke ĝi plaĉas al vi kiel ĝi plaĉas al ni.
Ni bezonas vin en la venonta jaro, ne forgesu reaboni la revuon Kontakto, membriĝu en TEJO kaj varbu samideanojn. Mi scias ke vi jam tro multe aŭdas tiujn vortojn, sed se nia laboro ne atingas la esperantistojn, ĉio estas vane, ĉu ne? Nome de ĉiuj kunlaborantoj, mi profitas la okazon por deziri al vi feliĉan novjaron!
La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.
Bonan legadon!
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org
La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.
Bonan legadon!
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org
↧
↧
La Objekto - nova rubriko en Kontakto
La revuo Kontakto havas novan rubrikon: La Objekto.
Ĉiuj ni posedas multajn objektojn, sed kelkaj el ili certe havas iun apartan historion - amuzan, kortuŝan aŭ strangan sed certe rakontindan historion. Tial ni proponas ke vi rankontu la historion, kiu ĉirkaŭas tiun vian objekton. La unuan historion rakontos la redaktoron mem. Rogener Pavinski skribos pri la apuda muzikstatoleto kaj la historio malantaŭ ĝi.
Ĝi aperos en la unua numero de Kontakto en 2014. Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, aŭ ne reabonis por 2014, sekvu la ligilon. Se vi ŝatus skribi por la rubriko, sendu retmesaĝon al ni, ni bonvenigas vian partoprenon!

Ukrainio - Ĉu venos nova revolucio? Kontakto 2014:1 jam en la reto!
Kiel rapide la tempo pasas! Post la duobla numero aperigita fine de la pasinta jaro, jen mi denove parolas al vi en la unua numero de 2014. Tiu ĉi eldono denove estas la ordinara 24-paĝa kajero, al kiu ni jam alkutimiĝis, sed ne malofte, ŝajnas ke ĝi estas maldika kaj mankas spaco por ĉio, kion ni ŝatus publikigi. Ja en ĉi tiu numero, pro spaco-manko, kelkaj artikoloj devis resti ekstere kaj iom pli longe atendi.
Kelkaj eble opinias ke junulara revuo, kiel Kontakto enhavas nur senzorgan kaj supraĵan enhavon. Pli maljusta aserto ne povus esti – Laŭ niaj modestaj ebloj, ni ĉiam klopodas sekvi ĵurnalisman stilon, kiu restas atenta al la ekstera mondo. Do kial Kontakto ne povas esti junulara, amuza kaj samtempe serioza kaj politika revuo? En nia nuna eldono ni turnas la atenton al la grandaj protestoj, kiuj okazas en Ukrainio. Ĉu la lando trairas novan revolucion? Legu la ĉefartikolon, verkitan de Andreo Jankovskij, kiu samkiel la protestantoj, deziras ke Ukrainio moviĝu al plia integriĝo kun Eŭropa Unio.
Ĉe la alia flanko –la juneca kaj kultura – en nia intervjua rubriko gastas fama muzikisto: Kim J. Henriksen. Konata de la pli junaj esperantistoj pro siaj diskoj kaj koncertoj solaj aŭ kun la grupoj Esperanto Desperado, li rakontas al ni pri la decido revivigi sian unuan muzikgrupon: Amplifiki – kiu kvankam ne plu ekzistas jam de 20 jaroj, denove koncertos en aprilo.
Nia nova rubriko espereble plaĉos al vi. Ĝi titoliĝas La Objekto: Ĉiuj ni posedas multajn objektojn, sed kelkaj el ili eble havas iun apartan historion – ĉu amuzan, kortuŝan aŭ strangan, tamen certe rakontindan historion. Tial ni proponas ke vi rakontu la historion, kiun ĉirkaŭas iun vian objekton. La unuan historion priskribos la redaktoron mem.
Alian interesan historion pri vojaĝo rakontas Ivan Kamilo el Kolombio. Kun la titolo “Mia granda aventuro en Israelo”, li skribas pri sia pasintjara unua eksterlanda sperto. La paĝoj de TEJO Tutmonde havas novan redaktoron – bonvenon al Massimo Ripani! Li alvenas kun entuziasmo kaj ĉi-numere eĉ alportis novan rubrikon por TT: la Konsiloj de la Oficisto, de Manuela Ronco.
Niaj konstantaj rubrikoj konsistigas la ceteran enhavon de tiu unua numero en 2014. Al niaj jam delongaj legantoj, mi bonvenigas vin en tiu novan jarkolekton. Se vi estas nova abonanto, mi ankaŭ tre bonvenigas vin en la familion Kontakto.
La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.
Bonan legadon!
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org
Kelkaj eble opinias ke junulara revuo, kiel Kontakto enhavas nur senzorgan kaj supraĵan enhavon. Pli maljusta aserto ne povus esti – Laŭ niaj modestaj ebloj, ni ĉiam klopodas sekvi ĵurnalisman stilon, kiu restas atenta al la ekstera mondo. Do kial Kontakto ne povas esti junulara, amuza kaj samtempe serioza kaj politika revuo? En nia nuna eldono ni turnas la atenton al la grandaj protestoj, kiuj okazas en Ukrainio. Ĉu la lando trairas novan revolucion? Legu la ĉefartikolon, verkitan de Andreo Jankovskij, kiu samkiel la protestantoj, deziras ke Ukrainio moviĝu al plia integriĝo kun Eŭropa Unio.
Ĉe la alia flanko –la juneca kaj kultura – en nia intervjua rubriko gastas fama muzikisto: Kim J. Henriksen. Konata de la pli junaj esperantistoj pro siaj diskoj kaj koncertoj solaj aŭ kun la grupoj Esperanto Desperado, li rakontas al ni pri la decido revivigi sian unuan muzikgrupon: Amplifiki – kiu kvankam ne plu ekzistas jam de 20 jaroj, denove koncertos en aprilo.
Nia nova rubriko espereble plaĉos al vi. Ĝi titoliĝas La Objekto: Ĉiuj ni posedas multajn objektojn, sed kelkaj el ili eble havas iun apartan historion – ĉu amuzan, kortuŝan aŭ strangan, tamen certe rakontindan historion. Tial ni proponas ke vi rakontu la historion, kiun ĉirkaŭas iun vian objekton. La unuan historion priskribos la redaktoron mem.
Alian interesan historion pri vojaĝo rakontas Ivan Kamilo el Kolombio. Kun la titolo “Mia granda aventuro en Israelo”, li skribas pri sia pasintjara unua eksterlanda sperto. La paĝoj de TEJO Tutmonde havas novan redaktoron – bonvenon al Massimo Ripani! Li alvenas kun entuziasmo kaj ĉi-numere eĉ alportis novan rubrikon por TT: la Konsiloj de la Oficisto, de Manuela Ronco.
Niaj konstantaj rubrikoj konsistigas la ceteran enhavon de tiu unua numero en 2014. Al niaj jam delongaj legantoj, mi bonvenigas vin en tiu novan jarkolekton. Se vi estas nova abonanto, mi ankaŭ tre bonvenigas vin en la familion Kontakto.
La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.
Bonan legadon!
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org
↧
Muzika Konkurso de Kontakto
Kunlaceloplenigi la truon,kiunlasislaforlasodelabranĉo"Muziko"ellaBelartajKonkursojdeUEA; nia revuoKontakto,kunekunlakulturakomisionodeTEJOkajapogodeUEA kaj Vinilkosmo lanĉaslaunuanMuzikanKonkursondeKontakto!Lakonkursohavosdukategoriojn:“KantodelaJaro” kaj“AlbumodelaJaro”.
Laregularokaj aliĝilo atingeblas per jena ligilo:
http://kontakto.tejo.org/p/regularo-de.html. Disvastigu la infomojn! Demandojn rilatajn al la konkurso devas esti senditaj al la retpoŝto: muzikakonkurso@tejo.org

La bitmona revolucio - Kontakto 2014:2 en la reto
Mi neniam plene komprenis tion, kio estas mono kaj de kie venas ĝia valoro. Kutima esprimo en Brazilo estas:"mia mono ne naskiĝas sur arboj". Tion mi kompreneble scias, sed mi ne kaŝas ke estus bele posedi mono-maŝinon kaj fabriki mian propran monon. Kaj fine mi malkovris ke tiu ideo ne estas entute utopia. Iu en 2008 kreis virtualan monon, kiu (almenaŭ virtuale) riĉigas kelkajn - la bitmonon.
La bitmono (angle: bitcoin) estas kriptaĵa monunuo lastatempe tre populara en la virtuala mondo. Ĝi ne estas presita kiel la ordinara mono kaj ne estas regata de iu registaro aŭ financa institucio. Ĝia valoro ŝanĝiĝadas laŭ la postulo. Neniu precize scias kiu kreis ĝin, nek ĝian veran celon. Tamen ĝi funkcias kaj miloj da retuzantoj utiligas ĝin. Joop Kiefte, la aŭtoro de nia ĉefartikolo, estas unu el la uzantoj kaj defendantoj; tamen, kiel vi povas legi en nia raporto, ĝia ekzistado estas envolvita en duboj kaj misteroj.
Mono, profito kaj Esperanto estas nekutima kombino de vortoj. Nia ĉi-numera intervjuito tamen ĉiutage kunligas ilin. Laborante nur per Esperanto delonge, Szilvási László festas la 30-jariĝon de sia malgranda entrepreno, Lingvo-Studio; kaj rakontas al ni pri la projektoj, kiujn li gvidas en Hungario, kie laŭ li, malgraŭ la favora situacio rilate al Esperanto, la movado apenaŭ fortas. Koincide, la revuo Esperanto en sia aprila numero ankaŭ intervjuis lin, sed ĉar niaj demandoj estas iom aliaj, ni decidis ne ŝanĝi niajn planojn.
Alia festinda okazo estas la 70-jariĝo de la Esperanto-flago super Akonkagvo. En 1944 Tibor Sekelj, la aventurema ĵurnalisto, tiam loĝanta en Argentino, decidis surgrimpi la plej altan monton en la suda hemisfero ̵̶ sperto, kiu poste iĝis historio en la libro "Tempesto super Akonkagvo". Krome, raporto pri la diverseco de nia mondo prezentas la lanĉon de plurlingva traduko de poemlibro pri la urbo Samarkando, Monda Heredaĵo de Unesko.
Nia novkreita rubriko “La Objekto” prezentas gravan familian objekton de Olga Ŝilajeva, bedaŭrinde ligitan al la tragedioj kaj hororoj de la militoj. En nia nuna eldono vi plu legos la duan parton de la vojaĝo-raporto de Ivan Sant-Kruco el Kolombio al Israelo. Varsovia Vento, La Blaga Blogo, Tiel la Mondo... kaj la movada TEJO-Tutmonde kompletigas nian numeron. Ni bezonas kaj instigas vin kontribui al nia revuo. Skribu al ni kaj ĝis la venonta!
La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.
Bonan legadon!
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org
La bitmono (angle: bitcoin) estas kriptaĵa monunuo lastatempe tre populara en la virtuala mondo. Ĝi ne estas presita kiel la ordinara mono kaj ne estas regata de iu registaro aŭ financa institucio. Ĝia valoro ŝanĝiĝadas laŭ la postulo. Neniu precize scias kiu kreis ĝin, nek ĝian veran celon. Tamen ĝi funkcias kaj miloj da retuzantoj utiligas ĝin. Joop Kiefte, la aŭtoro de nia ĉefartikolo, estas unu el la uzantoj kaj defendantoj; tamen, kiel vi povas legi en nia raporto, ĝia ekzistado estas envolvita en duboj kaj misteroj.
Mono, profito kaj Esperanto estas nekutima kombino de vortoj. Nia ĉi-numera intervjuito tamen ĉiutage kunligas ilin. Laborante nur per Esperanto delonge, Szilvási László festas la 30-jariĝon de sia malgranda entrepreno, Lingvo-Studio; kaj rakontas al ni pri la projektoj, kiujn li gvidas en Hungario, kie laŭ li, malgraŭ la favora situacio rilate al Esperanto, la movado apenaŭ fortas. Koincide, la revuo Esperanto en sia aprila numero ankaŭ intervjuis lin, sed ĉar niaj demandoj estas iom aliaj, ni decidis ne ŝanĝi niajn planojn.
Alia festinda okazo estas la 70-jariĝo de la Esperanto-flago super Akonkagvo. En 1944 Tibor Sekelj, la aventurema ĵurnalisto, tiam loĝanta en Argentino, decidis surgrimpi la plej altan monton en la suda hemisfero ̵̶ sperto, kiu poste iĝis historio en la libro "Tempesto super Akonkagvo". Krome, raporto pri la diverseco de nia mondo prezentas la lanĉon de plurlingva traduko de poemlibro pri la urbo Samarkando, Monda Heredaĵo de Unesko.
Nia novkreita rubriko “La Objekto” prezentas gravan familian objekton de Olga Ŝilajeva, bedaŭrinde ligitan al la tragedioj kaj hororoj de la militoj. En nia nuna eldono vi plu legos la duan parton de la vojaĝo-raporto de Ivan Sant-Kruco el Kolombio al Israelo. Varsovia Vento, La Blaga Blogo, Tiel la Mondo... kaj la movada TEJO-Tutmonde kompletigas nian numeron. Ni bezonas kaj instigas vin kontribui al nia revuo. Skribu al ni kaj ĝis la venonta!
La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.
Bonan legadon!
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org
↧
↧
Minoritatoj kaj diskriminacio en fikciaj universoj - Kontakto 2014:3 en la reto!
"La vivo imitas la arton multe pli ol la arto imitas la vivon". Ĉu validas la aserto de Oscar Wilde, la irlanda verkisto, por nia nuntempo? Ĉiam kaj ree la mondo devas alfronti problemojn kiel separatismo, enmigrado kaj rifuĝintoj samkiel diskriminacio kaj minoritatoj. Ĉi-numere, la du ĉefartikoloj prezentas tiujn sociajn problemojn, sed el la vidpunkto de la fikcio. André Müller kaj Clarissa Lohr analizas la fikciajn seriojn Star Trek kaj Harry Potter, kaj plukas el ĝi diskriminaciajn situaciojn kaj minoritatajn problemojn, kiuj, spegule de nia reala mondo, retroveblas en tiuj verkoj. En tiuj kazoj, sendube la arto imitas la vivon.
En la lasta JES (Junulara E-Semajno) okazinta jarfine en Pollando, prezentiĝis nova muzikgrupo kun tre interesa sonpropono. Temas pri Ŝanĝo el Pollando ̶ ĝi ludas mondmuzikon, precipe instrumentan. Romualda Jeriorowska tiom ŝatis la koncerton, ke ŝi konfidis al Kontakto la intervjuon, kiun ŝi faris kun la gvisdisto de la grupo. Ni kompreneble publikigas ĉi-eldone tiun legindan kontribuon!
Ni vere ŝatas kiam niaj legantoj estime konfidas al ni siajn artikolojn. Estas plezuro por ni publikigi ilin. Sed kio pri la familio en Ĉinio, kiu konfide konservas ĉe si privatan bibliotekon jam de 70-jaroj? Legu en nia rubriko “El Ĉinio”. Daŭre pri publikigo; kvankam ni ne havas la saman statuson kiel sciencaj revuoj, kiuj estas avide postkurataj de la sciencistoj, ni donas nian etan kontribuon al la temo. La sciencistoj devas, krom dediĉi sin al esploradoj, zorgi pri ilia publikigado. Pri la temo legu la artikolon “Publikigu aŭ pereu” de Verokina Poór.
Vi ekkonos la historion pri statuo de iu forpasinta viro, situanta en Kubo, kiun oni nomas la “Pariza Kavaliro”. Veran “postmortan” historion alportas La Blaga Blogo kaj iel pri la sama temo sent-eme rakontas István Ertl en sia rubrilko. Varsovia Vento finplenigas niajn “ne-movadajn” paĝojn.
La movada TT-rubriko, rezulto de la dediĉema Massimo Ripani, troveblas en nia tria eldono de 2014. Dankon al vi, legantoj kaj kunlaborantoj, kiuj konfidas al ni viajn verkaĵojn. Ni esperas ke ni kontentigas vin per nia simpla, tamen elkora laboro.
La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.
Bonan legadon!
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org
En la lasta JES (Junulara E-Semajno) okazinta jarfine en Pollando, prezentiĝis nova muzikgrupo kun tre interesa sonpropono. Temas pri Ŝanĝo el Pollando ̶ ĝi ludas mondmuzikon, precipe instrumentan. Romualda Jeriorowska tiom ŝatis la koncerton, ke ŝi konfidis al Kontakto la intervjuon, kiun ŝi faris kun la gvisdisto de la grupo. Ni kompreneble publikigas ĉi-eldone tiun legindan kontribuon!
Ni vere ŝatas kiam niaj legantoj estime konfidas al ni siajn artikolojn. Estas plezuro por ni publikigi ilin. Sed kio pri la familio en Ĉinio, kiu konfide konservas ĉe si privatan bibliotekon jam de 70-jaroj? Legu en nia rubriko “El Ĉinio”. Daŭre pri publikigo; kvankam ni ne havas la saman statuson kiel sciencaj revuoj, kiuj estas avide postkurataj de la sciencistoj, ni donas nian etan kontribuon al la temo. La sciencistoj devas, krom dediĉi sin al esploradoj, zorgi pri ilia publikigado. Pri la temo legu la artikolon “Publikigu aŭ pereu” de Verokina Poór.
Vi ekkonos la historion pri statuo de iu forpasinta viro, situanta en Kubo, kiun oni nomas la “Pariza Kavaliro”. Veran “postmortan” historion alportas La Blaga Blogo kaj iel pri la sama temo sent-eme rakontas István Ertl en sia rubrilko. Varsovia Vento finplenigas niajn “ne-movadajn” paĝojn.
La movada TT-rubriko, rezulto de la dediĉema Massimo Ripani, troveblas en nia tria eldono de 2014. Dankon al vi, legantoj kaj kunlaborantoj, kiuj konfidas al ni viajn verkaĵojn. Ni esperas ke ni kontentigas vin per nia simpla, tamen elkora laboro.
La elŝutado eblas nur por abonantoj. Por elŝuti ĝin vi devas iri al la paĝo http://reto.uea.org/, ensaluti kaj poste elekti la sekcion "Teko". Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, vi povas tuj aboni ĝin per reta abonilo. Pliaj informoj ĉi tie.
Bonan legadon!
Rogener Pavinski
Redaktoro de Kontakto
kontakto.tejo.org
↧
Futbala Mondpokalo
La Futbala Mondpokalo estas estas ĉiukvarajara turniro de futbalo. Nun, okazas la turniro en Brazilo kaj la finalo okazos la 13an de Julio.
Tiu sporto elvokas pasiojn kaj ludas gravan rolon en la vivo de fervoruloj, lokaj komunumoj, kaj eĉ nacioj. Pro tiu entuziasmo, oni ofte diras, ke ĝi estas la plej populara teamsporto tutmonde. Kion vi opinias pri futbalo kaj la Mondpokalo? Verku por Kontakto!

Voĉdonu por la 1ª Muzika Konkurso de Kontakto!
Bonvenon al la voĉdonilo por la 1ª Muzika Konkurso de Kontakto.
Laŭ la regularo de nia konkurso, por la premio de la publiko, en la konkurso Kanto de la Jaro, la ordinara publiko voĉdonos por sia plej ŝatata kanto, sen difinitaj kriterioj. La voĉdonantoj por la premio de la publiko rajtas voĉdoni unu fojon kaj devas liveri la necesajn informojn por garantii la validecon de la voĉdono.
Aŭskultu atente ĉiujn kantojn kelkfoje kaj elektu viajn plej ŝatatajn laŭ ordo de 1 ĝis 5.
Ne hastu, vi havas ĝis la 1an de aŭgusto por voĉdoni.
Alklaku por la voĉdonillo

Create your free online surveys with SurveyMonkey , the world's leading questionnaire tool.
↧